SEL Belgio Skolta Esperanto Ligo Belgio |
|
Aktiviteiten | Aktivecoj | ||
|
|||
Printempa Promenado 28 april 2012 | |||
Printempo-promenado 2012 Karaj
gesamideanoj,
|
Karaj gesamideanoj,
Kiomfoje ni jam organizis la skoltan promenadon, ni ne plu scias, tamen ni prizorgos la necesajn ingrediencojn laù la deziroj de niaj klubanoj. La distanco estos proksimume 5 kilometrojn kaj dumvoje ni certe ankaù flegos la busxojn kaj la stomakojn de la partoprenontoj. Vi malkovros denove tipan mangxajxon el iu belga regiono. Ni ekveturos je la 13a horo malantaù la tinena stacidomo (Parkejo Grijpenweg) kaj kune daùrigos la ekskurson al la stacidomo de Ezemaal. Tie ni unue formarsxos kelkajn kaloriojn kaj poste denove plenigos la malplenajn stomakojn. Eble tiu loko memorigas kelkulojn pri iama promenado suficxe memorinda. Cxiel, se pluvos ni almenaù havos tegmenton super la kapo. Do ne timu denove partopreni en nia printempa skolta promenado. Kontaktu: Wim 0478/611.558 aù Stein 0484/086.012 aù rete printempopromenado@sel-elgio.be ANTAÙ LA 25a de APRILO 2012. Ni esperas bonvenigi vin amase, Stein kaj Wim |
||
formulier - kontakilo - formulaire | Activiteiten - Aktivecoj - Activités |